We use cookies to personalise content and ads, to provide social media features and to analyse our traffic. Read more…
Thursday
27
DEC

17-a Novjara Renkontiĝo

14:00
10:00
Deutscher Esperanto-Bund e.V.
Event organized by Deutscher Esperanto-Bund e.V.

Get Directions

Category
#var:page_name# cover

"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la deksepa Novjara Renkontiĝo (NR), en Wiesbaden, 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

En Novjara Renkontiĝo familioj estas aparte bonvenaj kaj estas granda oferto por infanoj kaj junuloj - sed tute same ĉiuj aliaj homoj estas bonvenaj kaj ni havas grandan programoferton ankaŭ por homoj sen infanoj.

10-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

Samtempe okazos la deka Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje kune loĝigi la NIS-partoprenantojn. (La ceterajn koridorojn ni dividos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)